Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 285 (2011-10-14)
[pri IJK] Post malpli ol 3 semajnoj okazos en Barcelono la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto

Post malpli ol 3 semajnoj okazos en Barcelono la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, de la 28a ĝis la 31 de oktobro. La 1an de novembro Postkongreso okazos en Subirats ĉe kaj ĉirkaŭ la Muzeo de Esperanto.

Eĉ se la rimedoj ĉi-jare estis povraj, bela programo estos:

- Estos prelegoj, libroprezentoj, poezia komisiono, atelieroj pri koruskanto, dancoj, edukado, reto...

- Podiulas Abel Montagut, Carles Vela, Dani Cortijo, Guillem Sevilla, Jordi Solé i Camardons, Jorge Camacho, Katalin Kováts, Kevin de Laet, Michael Boris Mandirola, Mon Cardona, Ramon Rius i Santamaria, Rubén Fernández kaj Zlatko Tišljar

- La ekskursoj estos al Fossar de la Pedrera por omaĝi la internaciajn brigadistojn, kaj laŭ la historio de Barcelono gvidata en esperanto de profesia historiisto.

- Koncertos JoMo (28an de oktobro) kaj Kaj Tiel Plu (29an de oktobro). Krome okazos poezia vespero kaj korusa koncerto. La bankedo kostos malpli ol 11 eŭroj.

Vidu la liston de aliĝintoj

Estos plezuro retrovi vin ĉiujn tiam en Barcelono. Tial do, se vi interesiĝas, bonvolu foliumi la kongresan retejon kaj aliĝi senhezite.

Ĝis baldaŭ en Barcelono, ĝis tuj en Esperantuj'

Farri

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026